Internacia Naturkuraca Asocio estas la asocio por ĉiuj fakuloj kaj interesuloj pri naturkuracado. Kvarfoje jare aperas ĝia organo, INA-revuo. La revuo estas kolora. Trifoje ĝi aperas en la formato A5 kun 12 paĝoj, unufoje (je UK) en formato A4 kun 52 paĝoj.
INA okazigas konferencojn, kunsidojn dum UK (kun interesa programo!), fakseminariojn kaj prelegojn. INA eldonigas librojn. La redaktoro de la retejo naturkuracado.info estas vicprezidanto de INA.